SXAULO

                                                              
      
Historio de "Ŝaulo".

La historio de Ŝaulo estas, je ĉefaj trajtoj, sufiĉe konata. Ĝi troviĝas en la Malnova Testamento, en la Libro de Reĝoj* (Unua libro, ĉap.oj 16-31, parto 4a).
Ŝaulo, la unua reĝo de Izraelo estis trafita per la malfavoro de la juda dio. Dio ordonis al la profeto Samuelo serĉi ĉe Isaio en Betlehemo novan reĝon inter liaj filoj. Samuelo laŭ la diaj indikoj trovis la lastenaskitan Davidon kaj ŝmiris lin per sakra oleo.
Ŝaulo, turmentita de malbona spirito, ordonis al siaj servistoj konduki ĉe si iun kiu bone ludus harpon por mildigi sian penon. Li vokigis Davidon kiu, laŭ diroj, bone scipovas ludi harpon kaj estas fortika, prudentparolanta kaj belaspekta. Diras la biblia fonto ke Davido estis ruĝhara, belaspekta knabo kun ĉarma vizaĝo. Tiel Ŝaulo amis multege Davidon ĉar tiu per harpsono mildigis lian animon.
Dum sekva milito inter la izraelidoj kaj filistoj, Goliato, tre granda homo, tute pezfere vestita kaj kun treega lanco, eliris el filistaj taĉmentoj kaj defiis jun ajn izraelidon batali kontraŭ si: kondiĉe ke kiu venkos sklavigos la popolon de la venkito. La izraelidoj multege timis la giganton. Dum 40 tagoj Goliato lanĉis sian defion sed neniu el la izraelidoj decidiĝis batali kontraŭ li.
Davido estis reveninta al sia patro pro la milito. Li aŭdis pri la defio kaj akceptis ĝin, lasante sian ŝafaron. Fidante je dia helpo, Davido, kiu alfrontis Goliaton per sola ŝtonĵetilo, per unusola frapo al la frunto batfaligis la giganton; Davido rapidis al li kaj per lia propra spado tranĉis lian kapon. La filistoj fuĝis kaj estis venkobatitaj.
Pro tio Davido estis admirata kaj multe amata de la popolo de Izraelo, sed tio ne plaĉis al la reĝo Ŝaulo kiu ekenviis la junulon. Por liberiĝi de li, Ŝaulo promesis edziniĝi sian duan filinon, Mikolan, al Davido, kondice ke li portu al si cent kapojn de filistoj. Davido portis al li ducent kapojn el tiuj kaj do edziĝis Mikolan, kiu lin multe amis. Ankaŭ ŝia frato Ĝonatano amamikiĝis lin. Sed Ŝaulo komencis malami Davidon kaj deziris lian morton.
Davido forkuris el Izraelo por eskapi la mishumuran reĝon. Li rifuĝis al proksimaj popoloj kaj eĉ al la filistoj. La granda sacerdoto Akimeleko helpas Davidon donante al li la sanktan panon kaj la spadon de Goliato. Ŝaulo, sciinte tiun aferon, murdigas Akimelekon kune kun aliaj 85 sacerdotoj. Plie, li murdigas ĉiujn loĝantojn de Nobe: virojn, virinojn, geknabojn, infanojn eĉ bovojn, azenojn kaj ŝafojn.
Malgraŭ tio Davido, ĉiam lojala al Ŝaulo, povinte facile mortigi sian reĝon sola en kaverno, rezignas fari tion; nur fortranĉas eron de lia mantelo. Pro tio la reĝo montras sin dankema al la juna bofilo. Alifoje Davido, nokte, eniras la militkampon de Ŝaulo kaj, dum la reĝo dormas, li forprenas lian lancon kaj akvapokalon. Poste Ŝaulo koninte la aferon agnoskas la virton de Davido.
La tago alvenas de la fina batalo inter izraelidoj kaj filistoj. La izraela armeo, sen la apogo de la juda dio, estas venkita kaj masakrata. Ŝaulo, vundita, estas postsekvata de malamikoj kaj, por ne fali viva en malamikaj manoj, li sinmortigas ĵetante sin sur sian glavon.
  • 1-a libro de la Reĝoj (el kvar libroj pri historio de Izraelo sub ĝiaj reĝoj dum 650 jaroj) pri 40 jaroj je juĝado de Eli, 40 jaroj je juĝado de Samuelo (lasta juĝisto) kaj 40 jaroj je regno de Ŝaulo.
         



SXAULO




Tragedio en kvin aktoj de Vittorio Alfieri

                                                                ROLANTOJ
                                                                       Sxaulo
                                                                       Jonatan
                                                                       Mihxal
                                                                       Davido
                                                                       Abner
                                                                       Akimelek
                                                                       Izraelaj militistoj
                                                                       Filisxtaj militistoj

Sceno: la kampo de Izraelidoj, en Gilboo.

 Resumo de unua akto
Estas milito inter Izraelidoj kaj Filisxtoj.
Tagigxas. Davido fugxema cxar persekutita de Sxaulo regxo de Izraelo, cxirkauxvagas apud la tendaro de Izraelidoj sur montoj de Gilboo. Cxi tie li hazarde trafis lian fratan amikon Jonatan, filo de Sxaulo. Davido diras ke, en momento de grava dangxero per sia popolo,  li venis por batali kontraux Filisxtoj kvankam li bone scias ke la regxo povus mortigi lin, pro la malnova malamikeco. Jonatan rakontas pri la insidoj de malfida Abner, generalo de la izraela armeo, kiu malkonsilas la regxon kaj kasxincitas lian animon, jam malkvietan pro la dia indigno.
Jonatan parolas al Davido pri la edzino Mihxal, kiu ankaux trovigxas cxe la tendaro: sxi ploras kaj senesperigxas pro la malproksimeco de sia edzo kaj pregxas la regxon, sian patron, rekonduki al si l’amatan edzon.
Jonatan rememoras pasintajn tempojn kiam la izraela armeo sub la gvido de Davido havis pacon, glorion kaj tromemfidon en batalo. Davido konfidas al Jonatan sian intencon alfronti la koleron de Sxaulo (kiu fakte kredas lin, devigitan rifugxi cxe la Filisxtoj mem, perfidulon)  kaj oferi, poste, batali cxe lia flanko kaj morti por li.
Alvenis fine Mihxal, por, kiel kutime, plori kun sia frato pri Davido kaj pregxi por la mizera patro. Sxi gxemas pri sia edzo fugxema inter dangxeroj kaj minacoj mem de sovagxaj bestoj. Kiam sxi vidas Davidon, granda estas sxia gxojo sed ankau miro pro la mizera stato de sia edzo.
Tamen ili decidas disigxi: Jonatan kaj Mihxal iros al patro por pretigi lin al la renkontigxo kun la bofilon dum Davido, intertempe, kasxos sin en secreta loko kaj tie atendos eventojn.


UNUA AKTO

UNUA SCENO


DAVIDO - Cxu bremsi, cxiopova Dio, cxi
tie l’ fluon, al kiu  Vi min pusxis?
Mi estos tie cxi . En cxi Gilboaj
montoj,  nun tendaro de Izraeloj,
antaux Filistoj la malpiaj. Povus                           5
mi hodiaux per glavo malamika
morti, anstataux per Sxaulo mem!
Akra, sendanka Sxaul! Kiu vian
cxampionon tra kavernoj kaj la rokoj
persekutas sen pauxzo. Tamen estis                                                             10
Davido iam via sxildo;  metis
vi cxiun fidon en mi, al superaj
honoroj plialtigis min, bofilon
elektis min… Sed, cent kaj cent da kapoj
malamikaj, malice,  vi min petis:                                                                   15
kaj mi duoble mem el tiuj portis
vin... Sed, Sxaulo estas jam de longe
nesinrega(ekster si): lin lasas Dio kiel
de malpia spirito predo: kio
estas ni, se nun Dio nin forlasas?                                                                   20
Nokto rapidu, al vivdona suno
cedu lokon; por ke gxi ja atestus
grandan prodajxon cxi tage. Vi estos
fama, Gilboo, inter posteuloj,
kiuj diros: Davido  sin mem donis                                                                    25
cxi tie al Sxaulo kruda. El
viaj tendoj eliru, Izraelo;
eliru regxo: mi hodiaux montros
mian batallertadon, cxu Filisxtojn,
ecx mortigus ankoraux mia glavo.                                                                 30
.                    

                                  
              DUA SCENO

JONATAN –  Kian vocxon mi auxdas? Estas vocxo
kiu konas korvojon.

DAVIDO     - Kiu estas? ...                   32
Ve, tagigxus! Mi montri min ne volus 
kiel fugxema ...                                           34

JONATAN - Hola. Kion  faras
vi cxe regxa tendaro? Vi parolu.                                                                           35
 DAVIDO    - Sxajnas Jonatan ...  Mi estas soldato, 
ho, vivu Izraelo! Min Filisxtojn
 bone konas.                                         38

JONATAN - Mi kion auxdas? Certe
estas Davido.                 39
DAVIDO    - Jonatan ...

JONATAN – Cxielo!
Frato, ... Davido ...                                                                                                40

DAVIDO    - Ho gxojo! ...

JONATAN – Cxu vere? ...                                                                                             
Ho! Cxu vi en Gilboo? Cxu vi Regxon                    41
ne timas?  Mi por vi timas! ..Ve! ….                                                     42

DAVIDO   - Kial?
Mi alfrontis milfoje en batalo                43
la morton: poste antaux  la kolero
maljusta de la patro mi fugxadis                                                                                45
longe: sed  timo estas vera morto
por bravulo. Nun estas en dangxero
granda la regxo kun sia popolo:
cxu  en sekura loko estos David?
Cxu dum mi zorgas pri mi, pendas super                                                            50
vi  de paganoj la glavo? Pretigxas
mi morti; tra armiloj, en batalo
lerte, por la patrio; kaj por Sxaul
mem maldanka, volante mortan min.                       54
 
JONATAN - Virta David’! Vi la elektito                                                  55
estas de Dio. Kiu tiajn sentojn

superhomajn inspiras al vi certe,
donis al vi eskorte la angxelojn.
Tamen la regxo kredas ke vi estas                                 59
kun malamikoj, li vin pri ribelo                                                                 60
kulpigas kaj perfido.                                61

DAVIDO    - Ha! domagxe                                   61
li pusxis min sxirmigxi inter liaj
malamikoj. Sed se ili batalos
kontraux li,  mi batalos kontraux ili
gxis  la venko. Li poste, rekompense,                                                          65
donos  al mi malamon kaj ecx morton.                  66

JONATAN - Mizera patro! Estas kiu trompas

lin. Malnobla, perfida, la malvera

amiko Abner,  cxiam insidtrompas

lin. Ecx demono, kiu lin posedas,                     70

lasas al Sxaul etajn pacmomentojn;

sed  ruza Abner lin neniam lasas.

Lin solan amas Sxaul kaj auxskultas:
cxiun virtulon plej altan, li pentras            
malsicuran,  necertan.  Vane via                                                                           75
edzino kaj mi...                                     76                              

DAVIDO    - Ho edzino!  Kie
estas la dulcxa, la fidela Mihxal?
Cxu sxi min plue amas, malgraux patro? ...             78

JONATAN – Jes... nun sxi estas en tendaro ...

DAVIDO    - Sxin
cxu mi vidos?  Ho! Sed kiel? ...                                                                                  80

JONATAN - La patro
kompatis sxin; li ne volis sxin lasi
sola en la regxejo je doloro:
tamen sxi iom lin konsolas, kvankam     
malgaja. Domo esta ploroplena,
ekde kiam vi el sxi estas fora.                                                                     85

DAVIDO    - Ho amata edzino! Via dulcxa

aspekto pri pasinta ajn angoro

kaj pri cxio okazos min forprenos.                                      88
                                      
JONATAN –  Ho vizio! Perdinta vin, delasis         
sxi  cxiun ornamajxon pro doloro:                            90   
sur sxiaj distauxzitaj haroj estas
cindro; sur magra vango ploro kaj
paleco; en tremanta koro granda,
muta sufero. Diras sxi genue,
singultante, milfoje al la patro:                                                                        95
"Redonu al mi edzon". Siajn robojn

sxi sxirigxas;  kaj trempas, patran manon
plorante, tial ke ankaux  li ploras.
  

            
Cxiuj ploras. Ne Abner, ordonante
ke sxin oni sxirigxu el piedoj                                                                     100
de la patro.                                                                         101

DAVIDO    - Ho!  Kion vi rakontas ?

JONATAN – Kiam vi malaperis … ho, ne verus! ...
Gloro kaj tromemfido en batalo
kaj paco malaperis, la Filisxtoj,
kiuj, dum vi nin gvidis estis kiel                            105
infanoj, ekde kiam vi ne plu
komandas nin gigantoj igxis: kaj
ni minacojn entenas kaj insultojn
kaj mokojn  senmemoraj pri ni.  Kial
vi miras? Mankas al Izraelidoj                                                                                 110
samtempe glavoj kaj prudent’, Davido. 
Mi,  kiu vin sekvinte ne sen gloro
en batalkampo, nun sentas frapantan           
manon, feblan. Nun ke tre ofte mi
vidas vin en dangxero, malproksime                                                                         115
kaj peze vivi; ne sxajnas nun min
batali por la regxo kaj la patro,
l’ edzino, la gefiloj; vi karegas
min pli ol regno, patr’, edzin’,  gefiloj ...

DAVIDO    - Mi ne meritas ke vi amas tiom
                                                    120
min:  amu tial Dio vin ...


JONATAN – Li justa,
kaj cxiam premianta veran virton;

kun vi estas. . En Ramo vin akceptis

Samuelo mortanta; la profeto
       
sankta, kiu la patron iam kronis,                             125
antauxdiris pri vi gravajn aferojn:
estas sankta kaj kara al mi via

vivo. Mi timas por vi la kortegajn
        
dangxerojn nur; ne tiujn batalkampajn:

sed cxe la regxa tend’ logxas perfido                         130

kaj morto: donas morton Abner; Sxaul                    

ofte ordonas gxin.  Mia Davido,

kasxigxu vi gxis kiam per milita            

trumpeto la montaro, do, resonu.
Hodiaux,  ni batalos.
     
DAVIDO    - Cxu prodajxon                                                          135
oni volas nuligi? Min Sxaulo                                
unue vidos, mi demonstros, kiel                           
malmola estas mia brusto: mi            
konvinkos lin, kaj pli frue koleron
de la regxo alfronti volas, poste                                                                            140
tiun de  malamikaj glavoj. Regxo,
kion vi diros nun, cxu mi la frunton
klinas al vi? Bofilo via, mi
nun pardonon al vi petas pri kulpoj
neekzistantaj: mi min oferdonas                            145
en mortiga dangxero defendantro
via. En Ramo la sankta mortanta
maljunulo akceptis, vere, min;
li parolis min kiel patro: poste                   
mortis en miaj brakoj. Iam kiel                                                                              150
filo Sxaulo amis lin, sendankan!
La sankta plejagxulo min ordonis
esti fidela al regxo kaj same
al Dio obeema blinde.  Liajn
last-vortojn  klare en koro gxis tombo                                                                         155
mi portas. “Ho Sxaulo resagxigxu!
Vian kapon kolero superstaros
plej alta ". Samuelo diris. Volus
mi de dia indigno vin savitan,
ho Jonatan: kaj tiel estos,  mi                                                                         160
esperas por ni cxiuj; por Sxaulo,
se li ekpentus. Se el la cxielo
 Dio eligas sian varmeg-fulmon!
Vi scias tion, je alta terura
kolero ofte ankaux.senkulpulon                                                                           165
Li  implikis. Impeta, granda kirlo
elradikigas, teren resaltigas,
nuligas same ‘l arbon infektitan, 
kaj foliaron, florojn, fruktojn.                                                                  169

 JONATAN - Multe
povas Davido cxe Dio por Sxaul.                                                                       170
Mi ofte songxas vin tiel noblega,
ke mi sternigxas cxe via piedoj.
Plu mi ne diras. Gxis kiam mi vivos,
mi jxuras regxa glavo vin neniam                     
vundi. Sed … ho cxielo! ... de insidoj...                              175
Kiel mi povas? ...  Inter mangxotabloj, 
plezuroj kaj  kantadoj, oni trinkas                   
kelkfoje en kaliko ora morton.
Kiu  vin gardas?                                                179

DAVIDO    - Dio izraela,
se mi devas eskapi; min alie                                                                                   180
ne savus plenarmeo. Sed unue
cxu edzinon mi povas vidi ? Mi
ne iru tien gxis sunlevigx’...                             183

JONATAN - Cxu
sxi eble tagon en plumoj atendas?
Sxi cxiam ploras antaux sunlevigxo                             185
por vi; ni Dion pregxu  por la patro
malsana.  Jen, blankumas io tie:  
auxskultu, eble sxi estas: se estus
alia, vi ne montru vin, mi petas.                                               189

DAVIDO    - Tiel mi faros.                                                190


                                                                      TRIA SCENO

                                                                       Mihxael,  Jonatan

MIHXAEL  - Nokto malaminda,
eterna, cxu neniam vi cxesigas? ...                 
Cxu eble l’ levigxanta suno gxojon    
alportos? Laca mi! Mi en sencxesaj
tenebroj cxiam vivas !  Frato mia!
Cxu pli frue ol mi vi ellitigxis?                                                          195
Tamen certe estis mi pli turmentita.
Kiel repozi en suplaj kovriloj,    
dum, forpelita, fugxas amato
mia … en rifugxejoj de sovagxaj
bestoj dangxere kusxas? Patro, pli                                                 200
nehumana ol cxiu sovagx-besto!
Kruda Sxaulo! Edzon al filino
via cxu vi forprenas, kaj ne l’ vivon?              
Frato,  cxi tie mi ne restas: venu
kun mi, vi digne agus; mi, alie,                                                           205
iros sola: mi trovos aux Davidon
aux la morton.                                                            207

JONATAN  - Malfruu iom; kaj
ne ploru: eble al Gilboo  venos
nia Davido ..

MIHXAEL - Kion? Cxu Davido
kie estas Sxaulo venos?                                                                        210

JONATAN  - Kie
estas Jonatan kaj Mihxael, David
estos trenita ja de sia koro.   
Vi credu min en li povas pli amo
ol timo. Cxu vi mirus li kuragxus
veni cxi tien?                                                                                                        215

MIHXAEL – Ho cxielo! Pri
li mi timtremus ... Tamen, nur lin vidi
igus min ...

JONATAN  - Kaj cxu li nenion timus? ...
cxu sian agon  li sxajnigus pravan?
Malpli timinda en adversa sorto,
Sxaulo malkvieta estas nun,                                                            220
dubema pri siaj fortoj; nun,
ke la brava Davido ne malfermas
al li la vojon tra la malamikoj,    
Sxaulo, do, malfidas, sed silentas.
Cxiu bon-legas  sur lia vizagxo,                                                                       225
ke ne estas en sia koro venkon.
Eble li nun ricevus vian edzon.

MIHXAEL - Veras eble: sed li, … ho,  malproksimas;
Kie? ... en kia farto? ...                      229

JONATAN - Li proksimas                 
… vi ne scias.                                                                                               230

MIHXAEL – Cxu min vi iluzias? ...                                                                                   



                                                                      KVARA SCENO

                                                           Davido, Mihxael, Jonatan

DAVIDO – Jen via edzo.                        231

MIHXAEL - Ho Vido!...  Ho Gxojo! ...
Mirindajxo! ... Mi ne ... povas paroli ...
cxu vere mi brakumas vin? ... 233

DAVIDO – Edzino! ...
Se mi devas hodiaux morti, inter                        234
karuloj mi almenaux estas . Morti                                                                       235
pli bone estas ol treni solvivon ,
sen amo kaj malzorga. Sangsoifa
sxaula glavo, mi atendas vin; 
frapu min; de edzino indulgema
estu fermitaj cxi tie okuloj;                                                                                   240
la ostoj kunmetitaj kaj kovritaj;
el sxi trempitaj per larmoj.                           242

MIHXAEL – Davido! ...                             
Vi komenco kaj fino de espero!
Gaju via alveno al mi! Dio,
forprenante vin de multaj dangxeroj,                                                                       245
ne vane rekondukas vin hodiaux
cxi tie  ... Kian forton al mi donas
vian cxeeston! Tiom mi timtremis
kiam vi malproksimis ... sed en kia
raspa vesto vin montras naskigxtago?                                                                      250
Mia prodo; cxu vi iras sen dignaj
vestoj, sen ornamajxoj? Tiu ora                       
purpuro, kiun mi mem teksis, vin
ne plu kovras! En tia mizereco,
kiu dirus, do, vin regxan bofilon?                                                                              255        
Vi  aspektas soldato simpla.

DAVIDO - Estas
en militkampo ni: ne en regxejo:
cxi raspa vesto kaj la akra glavo
plej bona pompo estas. Nun, en sango
de Filisxtoj, purpuron novan volas                                                                            260
mi tinkturi por mi. Vi do esperas ke
l’ Dio de  Izraelo min forprenus
de l’ masakro, se justas mi ne mortus.

JONATAN  - Jen tagigxas. Nun jam sxajnas min ke
oni ne plu malfruu. Kvankam estas                                                                    265
tempo gxusta, tre oni volas agi
singardeme. Matene ni al patro
kutimas iri je cxi tiu horo:          
ni kasxobservos kiel lin hodiaux
gvidas sian humoron maltrankvilan:                                                                         270
ni preparos lin, se li gajas, je
via vido;  samtempe ni evitas
ke rakontu revenon vian iu
alia al li ja malice .  Kasxu
vi cxar, cxu iu vin perfidus,  Abner                                                                   275
la venojn ecx trancxigus al vi.  Sub
helmo kasxita,  vi inter soldatoj
miksigxu; kaj atendu, ne vidita,
mian revenon aux novajxojn ...                279
                       
MIHXAEL - Kiel
konfuzigxas Davido? Sub la helmo                                                                         280
kia  rigardo al lia similas,
kiu kiel li portas glavon, kiu
resonas tiel en armilojn? Ne,   
 pli bone, dulcxa amo, gxis reveno
mia kasxigxi. Mi mizera! Mi                                                                                        285
jxus retrovis vin, kaj cxu vin jam lasu?
Sed nur momente kaj poste neniam
plu. Nun mi volas vin en sekurloko.  
Cxu vi vidas ampleksan groton tien
je tiu cxi arbaro ombra?  Tie                                                                         290
mi disigita  ofte de la mondo,
vin sopiris, vin vokis, pri vi pensis;
per larmoj mi aspergis durajn sxtonojn:
tie, vi kasxu gxis tempo ke vi
aperu.                                                                                                                       295

DAVIDO - Mi entute, ho edzino,
vin deziras komplezi. Vi trankvilu:
mi sagxas, ne senprudentas, vin amas,
estas via: kaj nur Dion mi fidas.                                   298     








DUA AKTO




Antaux la suno kiu levigxas Saul priploras pri pasintaj tempoj je bataloj kaj venkoj.
Jam nun maljuna kaj senigita de la dia favoro, li bedauxras la perdintan Davidon. Abner, lia onklo kaj konsilanto, memorigas lin ke Davido estas la unua kaj sola fonto je cxiun ajn lian malbonsorton. Sed Saul klarigas tiun malbonsorton deveni de la kolero de Dio, en lia domo ne plu esti felicxo kaj paco sed teruro kaj insidoj. Nun jam li deziregas nur morton.
Abner ekspluatas la animstaton de Saul por instigi lin kontraux Davidon. Dume Jonatan kaj Mikol alvenas kaj klopodas pretigi la patron al rankontigxo kun Davido. La momento estas favora kaj okazas repacigxo.


DUA AKTO

UNUA SCENO

Sxaulo,  Abner


SXAULO –  Bela cxi sunlevigxo. Jen la suno
ne levigxas nun en sanga mantelo;
sxajne estos felicxa tago. Tempoj
pasintaj! Kie vi estas? Sxaulo
neniam el tepisxoj siaj kampaj                    5
levigxis, se li ne certus  vespere
venkinto rekusxigxi.               


ABNER –  Kial, nun,                   
Regxo malfidas? Cxu vi ne cedigis
jxus filisxtan orgojlon? Nu ju pli
al batalo malfrue oni venos                     10
des pli vi havas noblan, plenan gloron.


SXAULO – Kiel malsama estas la vidpunkto,
Abner, de la juneco pri aferojn
homajn ol maljuneco! Nu, mi kiam
per firma brako la lancon solidan,                 15
nodhavan svingis, kiun mi apenaux
nun subtenas; mi ecx pri mi ne dubis …
Sed mi perdis ne nur junecon … Estus
kun mi la nevinkebla dia mano
potenca! … Aux kun mi estus almenaux                20
Davido, mia prod’! …                                                   

ABNER – Kaj ni, ni kiuj           
estas? Cxu ni ne venkas sen li? Tion
mi ne kredas, cxar tiam glavon mi
turnus kontraux mi mem. Davido, nura
cxefa kauxzo de via malfelicxo…                                             25

SXAULO – Ne! La fonto de cxiu malfelicxo
mia,  pli terurega, estas… cxu
vi volus kasxi mian hororstaton?
Se mi patro ne estus, kiel mi
estas,  domagxe!, de karaj gefiloj …                                                      30
cxu venkon, regnon kai vivon mi volus?
Hasteme inter glavojn malamikajn
jam de longe mi estus jxetigxinta:
tiel estus trancxinta mia vivo
horora. Kiom da jaroj, nu,  pasis                    35
ke mi plu ne ridetis? Amategaj
gefiloj,  min plejfoje al kolero
nur instigas iliaj atentemoj ...
malpacienca, kruda kaj malklara,
kolera, mi malplacxas min mem cxiam                                                              40
kaj aliajn; mi pacon deziregas
samtempe kaj militon; sxajnas min   
kasxvenenitaj miaj glasoj, cxiu
amiko malamiko, mol-tapisxo
dornojplena; angoro  kurta dormo;                                                                    45
hororo songxoj. Kiu kredus tion?
milittrumpeton mi timegas; estas
terurega trumpeto por Sxaulo.
Vi vidu nun jam domo de Sxaulo
senigis splendon; jam nun Dio ne                             50
estas kun mi. Vi mem kelkfoje sxajnas
amiko malavara, militisto,
parenco, forta estro, kaj kiraso
de mia gloro; kaj kelkfoje homo             
malnobla, falsa kaj envia,  ruza                                                                         55
malamika, malfida …                                    

ABNER – Nun ke plene                                
vi estas en vi mem, vi rememoru,              
Sxaulo, pasintajxojn! Cxiu via
kortumulto eliras el profetoj
Ramaj. Kiu vin diris disigitan                    60
de Dio? La malklara, ambicia,
singarda Samuelo, olda pastro;
al kiu hehxis liaj hypokritaj
gentoj. Li vidis per lividokulo
flagri sur via kapo regxan kronon,                65
preskaux  metitan jam  sur siaj blankaj
haroj; kiam jen la volo, konkorda       
de la Israelanoj disflugigis
en la venton dezirojn liajn; poste       
elektis militistan regxon. Tio                                        70
nur estas via krimo. Ne plu estis                                     
vi dia elektito, kiam estis                                       
ne plu fidela al li. Nur perturbis
tio unue vian menson; poste                                     
Davido verkon finis do per vortoj                                                        75
inspiritaj. Li en batalo estis
prodo, mi tion ne neas, sed cxiam
estis plene servisto Samuela;
li emis  pli altaron ol batalon:                                 
li havis brakon de l’ soldato sed                                                            80
pastran koron. De falsa ornamajxo
nudigu, konu l’ veron. Mi naskigxas
el via sango; cxiu via gloro
estas de Abner gloro, sed ne povas       
Davido venki sen treti Sxaulon.                                                                  85

SXAULO – Davido? … Mi malamas lin … sed mian        
filinon ecx mi donis al li kiel
edzino … ha! Vi ne scias. La vocxo
alta; kiu, plurnoktojn, min knabeton                                      
vokis kiam mi tiom malproksimis                90
de l’ trono kaj de cxiu gxia zorgo;
nun, tiu vocxo mem dum pluraj noktoj,
igxis terura, kaj min retropusxas                                 
kaj tondras kiel sono de tempesta                                
ondo: “Eliru Sxaul, ho eliru...”                      95
sankta aspekto de l’ profeto, kiun
mi songxis, kiam li montris min Dio
Regxon de Israelo volis; nun
en alia aspekto mi lin songxas,
Samuelon. Mi, el profunda, morna,                            100
hororvalo, rigardas fikse lin 
lum-monte sedigxintan: jen Davido
genue fronte al li: l’ maljunulo
disxutas la oleon de Sinjoro                                          
sur lian kapon; per alia mano,                                                   105
longa gxis mia kapo, li sxirigas                                    
mian kronon, intence gxin  sur kapon
de Davido surmeti: cxu vi kredas                         
tion? Pie Davido jen sternigxas                                        
al li, kaj retropusxas gxin; kaj signas,                             110
ploras, krias ke li sur mian kapon                               
remetas gxin… Ho kia vido! Mia
Davido! Cxu ankoraux obeemas
vi al mi? Krome cxu filo, bofilo,
vera subulo, kaj amiko? … Ve!                 115
Cxu forpreni la kronon? Vi oldulo
tiom auxdaca kaj maljusta, tremu …
kiu elpensis ecx tion, pereu …
Ve al mi! mi deliras jam! …                                           119 

ABNER – Pereu                119
nur Davido: kaj kun li svenos songxojn,                120
malbonsortojn, viziojn kaj terurojn.

DUA SCENO

Jonatan, Mihxal, Sxaul, Abner


JONATAN – Kun Regxo estu pac’.                                 122
   
MIHXAL – Kaj Dio Patro.                                                122

SXAUL - … Kun mi  cxiam doloro, mi hodiaux,                        
pli ol kutime, gaje ellitigxis …
sed jam mia espero svenis kiel                                                                      125
dezertnebulo. Jam nun, filo,  kial
prokrasti la batalon? Pli malbone
ol suferi gxin timi la malvenkon;
estu. Batali mi volu.                                                    129

JONATAN – Hodiaux
oni venku. L’ esperon reakiru,                                                          130
patro: en vin neniam pli esperon
raciis. Serenigxu: havas mi
en koro venko. Cxi kampo kovrigxu
de malamikoj; ni lasos al birdoj
teruran mangxon …                                                                           135

MIHXAL – Al regxejo pli                                              135
kvieta ni, patro, do baldaux revenos.
Inter la venkopalmoj sidigxinta,
tiam vi, gaja, volos revivigi
l’ filinon senkonsolan ridonante
al sxi la edzon …                                                                                     140

SXAUL - … Kaj cxu vi neniam             140                              
cxesas plori? Per tiaj temoj mian               
lacan menson ripozas vi? Cxu tiel   
vi mildigas doloron mian? Ido       
de la ploro foriru; tuj deigxu,
eliru.                                                                          145

MIHXAL – Malfelicxa mi! … Cxu patro                          145
ke mi ploras ne volus? … Kaj ne tenas
vi  nun mian animon sepultita
en larmoj?                                                                      148

JONATAN – Ho! Silentu; cxu vi l’ patron                        148
malplacxus? Estu gxoja, Sxaul; vento
estas de venko: nun militspirito,                                                                           150
sur israelo el cxielo venis
hodiaux, je cxi tiu sunlevigxo.
En koro via, baldaux, venko igxos
certeco.                                                                           154

SXAUL – Cxu mi eble partoprenu                                   154
nun vian stultan gxojon? Cxu mi? Kian                                                                155
venkon? Kian spiriton? … Ploru cxiuj
vi. La antikva kverko, kien nun
en aero etendis jam fierajn 
brancxojn, siajn radikojn mornajn alte
levos. Ploro, tempesto, sango cxio                                                160
estas kaj morto: oni sxiru vestojn;
oni aspergxu per cindro kapharojn.
Cxi estas fina tago; mia lasta.                                                      

ABNER – Jam plurfoje mi diris: nur aspekto
via liaj kruelaj angoregoj             165
pliigas.                                166      

MIHXAL – Nu, cxu la amatan patron                           166
ni forlasos? …                                                              167

JONATAN – Cxe lia flanko, do           167
cxu vi sola? Kun  vi …                                                  168

SXAUL – Kio okazas?                                                  168
Cxu indignigis nun miaj gefiloj?                                                                        
Cxu vi eble insultas ilin Abner?                                                 170
Mia sango? ...  Silentu: vi memoru …
                                                   
JONATAN – Jes; via sango ni estas; ni pretas                       
doni gxin por vi …                                                         173

MIHXAL - Cxu miajn privatajn                                        173
amemojn mi auxskultas, patro, kiam
mi petas al vi mian edzon? Mi                                                      175
la prodan cxampionon vian petas,                                                   
forton de israelo, teruregon
de Filisxtoj. En viaj mortvizioj 
fantastaj, cxu Davido ne konsolis                   
eble vin per cxiela sia kanto?                                                                             180
Nun diru min: cxu li ne estis preskaux
la lumradio en viaj tenebroj?                            

JONATAN – Vi scias cxu mi lertas uzi mian
glavon: sed kion farus cxu sonantaj
pasxoj de l’ militisto plejsupera                         185
min ne gvidas? Se en batalo estus
Davido la militon nu ni venkus.                                       
                                                                                          
SXAUL – Mia pasintaj tempoj! … Miaj gloraj            
venkgajaj tagoj! … Jen, miaj triumfoj
grandaj lauxvicigitaj nun montrigxas.                                    190
de l’ batalkampo mi revenas, tuta                                                    
je honorinda polvo sursxutita,
kaj sanga sxvito, inter malamikoj
kadavroj; kaj mi lauxdas la Sinjoron …
la Sinjoron, cxu mi? … Kion mi diras?...                        195
Dio ne plu auxskultas min; la gloro
mia, l’ filisxta sango kie estas? …                   
                                                                                                       
JONATAN – Vi havus cxion per David’ …                         198

MIHXAL – Sed, li                                                                198
ne estas kun vi, ne: lin vi ekzilis;                                                  
vi volis lin mortinta … li, Davido,                                                                          200                                                                                                              
via filo; pli bela via verko;
cedema kaj modesta; je obei
vin rapida; kaj varma je vin ami
pli ol viaj gefiloj. Patro, lasu …                                                                                                               
 
SXAUL –  Cxu mi ploras? Nun kiu min al ploro                                                    205
devigas? … Nu vi lasu sekajn miajn                                    
okulharojn.                                                                            207

ABNER – Pli bone estus regxo,                                            207
ke vi reheimigxu en la tendon.
Baldaux mi montros viajn militistojn
pretaj batali. Venu, konvinkigxu                                                                             210
neniom en Davido  …                                     


TRIA SCENO

Davido, Sxaulo, Abner, Jonatan, Mihxal

  
DAVIDO - ... krom  honoro.                   

SXAULO –  Kion?                                 

MIHXAL – Ho!                                       

JONATAN – Kion vi faris?                     

ABNER – Auxdaca …                           

JONATAN – Patro! …                           

MIHXAL – Per vi mi al li edzinigxis.      

SXAULO – Ho vizio!                               

DAVIDO – Sxaulo, mia regxo,              
vi, sercxante jam de longe, cxi kapon                                        215
petas; jen gxin detrancxu.                                                                                      

SXAULO – Kion auxdas                        
mi? … Davido! En vi parolas Dio:          
cxi tie vin kondukas Di’ …                      
                                                   

DAVIDO – Jes regxo;                              
Li, l’ sola Dio; kiu jam en Ela
timidan, pusxis min ne spertan knabon                                                              220
al fiera orgojlo de giganta
Goliao vestita per krudfero:
Dio kiu sur viaj terurarmoj
poste tiom da venkoj amasigis:
kiu volis, laux siaj nekonataj                                                                               225
celoj, mian modestan brakon uzi
por gloraj taskoj: nun jes, tiu Dio                                           
kondukas min al vi kun plena venko.
Nun kiel komandanto aux soldato
vi povas havi min ja, se mi tiom                                                                         230     
valoras. Teren falu malamikoj
antauxe: svenu nuboj cxirkaux via
trono: poste, Sxaulo, vi repagos                                                                                                                                                              
min per morto. Nek zorgon nek atenton                             
mia morto al vi kostu. Vi diros:                                                                           235
Davido estingigxu: kaj mi Abner
baldaux mortigos min. Mi sen la spado
sen sxildo, en regxejo de sinjoro
mia vera konvenas min armilo
neniu krom elteno, humileco,                                                                             240
amo, pregxoj, pureco. Se min volas 
Dio mortan, nur kiel via filo.            
Ankaux la filo de unua patro
de cxi tiu popolo doni sangon
pretigxis: li nek vorton faris nek                                                                         245
movigxon, sed obeo nur: jam alte
mano de l’ patro pendas por lin bucxi       
dum li l’ alian manon kisis. Vivon
donis al mi Sxaulo; gxin forprenas
li: li grandegis min kaj  mian nomon:                    250
li neniigas ilin                                                       

SXAULO – Ho cxi diro,                                        
forsxiras diknebulon de okuloj
lacaj! kiel korresonas gxi min! …
Davido, estis kaj parolas kiel
prodo; pro fiereco, vi auxdacis                                                                          255
min malestimi; super mi levigxi;
forpreni miajn lauxdojn, mia gloron.
Se mi ne regxus, tamen cxu kunvenas                                         
malestimi maljunan militiston?                                             
Vi, cxiam grandanima, vi ne estis                                                                     260
tia. Kantis filinoj israelaj:
“En batalkampo mil homojn Davido                                                   
disbatas, dum Sxaulo cent”. Min vi
ofendis en vivkoro. Kial vi                                 
ne diris? “Terenjxetis juna Sxaul                                                                      265
milojn da malamikoj ne mil: estas                                                                                                                           
li soldato, li min kreis”.                                       
                                                                       
DAVIDO – Nu tion                                                                                                   
mi diris; sed cxi tiu, kiun vi
nur auxskultis, pli lauxte diris: “David',
li tro estas potenca; se, Sxaulo,                                                                        270
vi ne mortigas lin, kiu do bremsas
lin?” Pli aperte, Abner, kial vi ne
diris: ol mi tro pli bonas Davido;
mi abomenas lin; do mi envias,
timas lin, mi lin volas mortigitan”.                                                                    275

ABNER – Perfidulo; nu, kaj  kiam vi kasxe             
flustris konsilojn kun viaj profetoj,
kiam fiajn insidojn vi pretigis,
kiam en filisxtsino vi rifugxis,                
kaj, inter la malpiaj malamikoj,                                 280
vi kasxrilatis kun ni: cxu mi diris
eble, aux diris vi tion? Komence,
kiu pli ol mi metis en la koro
vin de nia sinjoro? bofiligi                                              
vin kiu lin konsilis? Estis Abner                      285
nur …                                                   
                                         
MIHXAL – Mi, kaptita per liaj kvalitoj,       
obtenis kiel edzo de la patro
Davidon. Li unua spiro estis,               
mia kasxita penso kaj espero;
mia vivo. Kaj ecx se reduktita                       290
al malricxan, malaltan staton, cxiam
Davido karus pli al mia koro           
ol iu ajn amata, granda regxo.               

SXAULO – Cxu vi, Davido, povas la akuzojn                
de Abner nei? Cxu inter Filisxtoj                     295
vi ne rifugxis? Cxu en Israelo
gravan ribelon ne dissemis vi?
Cxu vi eble plurfoje kontraux vivo
de via regxo, via dua patro           
ne insidis?                        300

DAVIDO – Anstataux mi, respondas       
cxi via mantel-rando. Cxu vi konas
gxin? Prenu; gxin komparu.           

SXAULO – Kion vidas           
mi? Estas mia;  kie vi forprenis? …
               
DAVIDO – De via mem mantelo, per cxi mia        
spado, mi gxin detrancxis. Cxu memoras                 305
vi en Engedo kiam min fugxintan
akre postkuris gxis la morto; tie,
sola en tiu antro mi rifugxis,
kiu nomigxis el la fonto: tie,
vi, sola, cxiun vian prodon garde                310
lasitan cxe l’ eniro, en kvieto
sur morbida kovrilo pacekdormis …
Ho cxielo! Vi, kun animo plena                    
de sango kaj rankoro, dormis? Vidas
vi kiel homajn planojn Potencdio                315   
primokas! Mi, laux mia sxato, povis
mortigi vin kaj per alieliro
savi min; tiu rando pruvas tion                    
multe. Vi regxo, granda, malhumila
inter soldatamaso, malliberis                         320
de acxa ekzilito… kie estis                
tiam la prodo Abner? Cxu li tiel
protektis vin? Vi vidu, vi en kiu
lokis konfidon kaj vi kontraux kiu
koleris. Cxu vi nun estas kontenta?                325
Cxu vi ne havas klaran signon nun
de senkulpeco kaj  obeo mia?
Kaj ne de eta amo, de malica,
enviema kolero, de malfido               
de cxi Abner? …                        330

SXAULO – Vi, mia filo, venkis.          
Abner silentu.              

MIHXAL – Ho kia felicxo!          

DAVIDO - Patro!              

JONATAN – Ho, felicxtago!          

MIHXAL – Edzo!              

SXAULO – Tago                         
gxoja kaj venka cxi estas. Mi volas
en batalkampo vin cxefon hodiaux:
tion eltenu Abner. Estu inter                    335
vi konkuro ekstermi la plej multo
da malamikoj. Kun via amfrato
Jonatan en batalo vian vivon
mem reciproke al mi garantios.               

JONATAN – Cxefu Davido, Dio garantiu.                                                      340

MIHXAL – Dio vin savredonos al mi …   

SXAULO – Cxesu           
ni, nun. Venu en tendo, filo, antaux
batalo refortigxi iom. Via
amedzino mildigos longan vian
doloron pro foresto: ion donu                    345       
sxi dume al vi por mangxi kaj trinki.
Nu filino erarojn senintencajn                
de l' patro, vi korektu povas parte.