martedì 8 settembre 2015

KVINA AKTO


Resumo Kvina Akto

Davido disiĝas de Miĥal.Vocxo diras al li ke alvenis venĝotagon. Ŝaulo, malproksimiĝinta de Dio, estas jam regata de rimorso kai imagas sin postsekvita de ombroj de Samuelo kaj Akimelek.. Subite aperas Abner kiu anoncas la malvenkon de Izraelidoj kaj neceson forkuri. Ŝaulo ordonas lin tuj savi Miĥal.

Poste, nun jam sola, mortigas sin per propra spado. Dume alvenas venkintaj Filiŝtoj je bruligaj torĉoj kaj sangmakulaj glavoj.

 



KVINA AKTO


UNUA SCENO
(Davido, Miĥal)

MIĤAL – Eliru mia edzo; venu: nokto
kvasaŭ jam pasis … Ĉu vi aŭdas kiel
muĝas tendaro? Ĉe la sunleviĝo
oni batalos. Apud pavilono
patra ĉio silentas. Nu rigardu;                                                             5
eĉ ĉielo favoras vian fuĝon;
la luno falas, nigra nubo kaŝas
siajn lastajn radiojn. Ni la monton
malsupreniru, nin Di' akompanu.


DAVIDO – Edzino, ĉu Davido vere fuĝos                                          10
dum pretiĝas batali Izraelo?
Do kio estas mort’? Mi volu resti;
mortigu min Ŝaul, laŭ sia volo;
se nur, antaŭe, mi mortigu kvanto
da malamikoj.                                                                                     15

MIĤAL – Vi ne scias; patro
jam ektrempis en sango la koleron;
Akimelek-on jam falis viktimo
de lia kolerego.

DAVIDO – Mi ne kredas ...
Ĉu kontraŭ pastroj li direktis glavon?
Mizera Ŝaul!                                                                                   20

MIĤAL – Aldone li donis
mem kruelan ordonon do al Abner
ke se vi iam en kampo aperus,
kontraŭ vi tuj armilojn turnu niaj
ĉampionoj.

DAVIDO – Jonata, fidelulo
mia, ĉu li suferas?                                                                          25

MIĤAL – Kion povas
li? Indigniĝis ankaŭ li pri patro;
kaj senespera kuras morti inter
armeanoj. Nun jam esti ĉi tie
vi ne povas: vi cedu, malproksime
iru; atendu poste aŭ ke patro                                                           30
ŝanĝiĝus, aŭ ke li subiĝus aĝon ...
Patro, instigas vi vian mizeran
filinon deziregi la fatalan
tagon … sed tamen mi deziras esti
vi feliĉa, mi nur ĉiam kun edzo …                                                35
Nu! Ni foriru …

DAVIDO – Kiom mi bedaŭras
forlasi la batalon! Ne konatan
voĉon mi aŭdas, kiu krias en kor’
“Por Izraelo la tago terura
alvenis kaj sinjoro lia …” Povus                                                40                                                       mi! … Sed ne: oni ĉi tie la sangon
versis de diservistoj sanktaj: estas
malpura l’ kampo, l’ grundo infektita;
Dio hororas: ne plu jam batali
povas Davido. Nun mi cedu timon                                              45
kaj amon vian. Solan vi min lasu …
MIĤAL – Ĉu mi lasus vin? Nu mi vin ekkaptas;
de vi mi ne disiĝas …

DAVIDO – Vi min aŭdu.
Viaj paŝoj tro estas malrapidaj
por sekvi min: rapide taŭgas mi                                                 50
trapasi krutajn je veproj kaj ŝtonoj
vojetojn, por min savi. Ve! Piedoj
viaj molaj ĉu buĉon nekutiman
elteni povus? Tuj, oni malkaŝus
min pro vi: oni tuj kondukus nin                                                 55
ambaŭ antaŭ la reĝo kolerplena …
Ho! Nur pensante tion mi timtremas …
kaj se ni eĉ sukcesus fuĝi; ĉu mi
forprenus vin de la patro ĉagrena?
Ja dolceco necesas al malĵoja                                                   60
maljunulo dum li militangoras.
Ha, vi restu mildigi lian ploron,
lian doloron, lian furiozon.
Vi sola kvietigas lin, lin zorgas,
transvivigas lin. Li min estingita                                              65
volas; lin male mi volas savita,
feliĉa kaj venkanta … sed timtremas
mi nun pri li. Vi, antaŭ ol edzino,
estis filino; ne decas pli ol dev’
ami min. Se eskapus nur mi morton;                                         70
kion alian vi nun deziregas?
Ne forkuru de la misera patro.
kiam mi savis min, vin mi sciigos
baldaŭ; mi en rapida rekuniĝo
nia esperas. Mi bedaŭras lasi                                                 75
vin …me mizera!...

MIĤAL – Ho! .. Ve! ... Ĉu mi vin
perdos ankoraŭfoje? … Ĉu mi lasos
vin al lastaj turmentoj nun reveni,
al vagabonda vivo, al danĝeroj,
al foraj grotoj? Se mi vin kunestus!                                       80
…Mildiganta suferojn vian …

DAVIDO – Pro am'
nia mi preĝas vin; kvankam kun amo,
mi ordonas vin: vi ne sekvu min
ĉar vi damaĝos min certe. Se Dio
volas savita min, ne plu hezitu                                              85
mi nun jam: sunleviĝas, en ĉi tendo
iu spionus nin kaj nin malkaŝi
malice. Tiujn montojn plej detale
mi konas; certas mi eskapi ĉiun
viron. Nun, ve! Nun vi min ĉirkaŭbraku                                90
lastfoje. Dio restus kun vi; vi,
restu kun patro, ĝis nirekunigo …

MIĤAL – La lastan ĉirkaŭbrakon? … Kaj ne mortos
mi …? Ŝiriĝas la koro …

DAVIDO - … Bremsu … l’ ploron. ..
Dio flugigu nun miaj piedoj.                                              95



DUA SCENO


MIĤAL - … Ĉu li forkuras? … Mi sekvos lin … kiaj
feraj ĉenoj reteni min do ŝajnas? …
Li foriĝas! …Mi sekvi lin ne povas.
Alifoje mi perdis lin! … … Mizera
virino! kiam vi revidos lin?                                           100
Vi edzinas? … ne; mi ĉe kruta patro
ne plu restas. Mi volas sekvi vin,
edzo … sed se mi sekvas lin, mi lin
mortigas bedaŭrinde! Kiel povas
mi lin sekvi per miaj malrapidaj                                     105
paŝoj? … Sed kian sonon mi de l’ kampo
aŭdas? Ŝajnas min sono de armiloj. …
ĝi pliiĝas, miksiĝas per trumpetoj …
kaj per ĉevalkuradoj … Ho ĉielo!
Ĉu Ŝaulo batali ne ordonis                                              110
antaŭ tagiĝo? … Ĉu fratoj … Jonatan
mia … en vivdanĝero … sed, ĉu ploron,
mi aŭdas surdajn ĝemojn kaj kriegojn
leviĝi de la patra tendo? … Patro
mizera! … Apud lin ni kuru … Ve!                                 115
Li alvenas! … je kia vido! ... Patro! …



TRIA SCENO
(Ŝaulo, Miĥal)

ŜAULO – Ombro kolera kaj terura, ĉesu:
lasu min, ho! …Vi vidu: ĉe piedoj
viaj mi genuiĝas … Kien fuĝas
mi? … Kie kaŝas mi? Ombro terura                              120
kvietiĝu … Ĉu vi, surda, postsekvas
min?... Tero malfermiĝu, min englutu …
ombro ne tiel min ferocrigardu ...

MIĤAL – De kiu fuĝas vi? Vin persekutas
neniu. Patro, Ĉu vi ne min konas?                                  125

ŜAULO – Ho superega, sankta sacerdoto,
ĉu vi volas ke mi ĉi tie haltu
nun? Samuelo ĉu vi trudas tion?
Jen, mi min terenĵetas je komando
via alta. La kronon, kiun iam                                         130
sur mian kapon vi metis, nun vi
ĝi surmetu sur vian. Sed, … varmegan
teruran spadon de Dio… deturnu
vi ne de mi sed de miaj gefiloj.
Gefiloj pri fiasko mia estas                                          135
senkulpaj …

MIĤAL – Ho kondiĉo malfeliĉa!
Via rigardo, patro, fuĝas veron:
turniĝu al mi …

ŜAULO – Ho ĝojo! … Ĉu vi
pace mienas? Kruda maljunulo
ĉu vi iom akceptas miajn preĝojn?                             140
Mi el viaj piedoj ne leviĝas,
se vi antaŭe ne forprenas miajn
gefilojn de kruela venĝo. Kion
vi diras? … “ Eĉ Davido estis via
filo; kaj vi lin mortan volis daŭre”.                            145
Vi haltu … kie estas do Davido?
Li revenu, mortigu min kaj regu:
nur indulgu gefilojn miajn li …
sed vi, je ardokuloj, fajrantglavo,
el naztruoj elspiras flamojn, ili                                 150
jam bruligas min: ha! Kien mi fuĝas? …
tra ĉi tie.

MIĤAL – Ĉu mi povas vin halti,
kaj montri l’ veron? Vi aŭskultu min:
vi estas …

ŜAULO – Ne, nun baras miajn paŝojn
granda sanga rivero. Ho terura                                155
vido! Sur ambaŭ bordoj amasiĝis
grandaj amasoj de ĵusaj kadavroj:
ha ! Ĉio estas morto; mi ĉi tien
fuĝos … Kiu vi estas nun? “ Gefiloj
de Akimelek. Estas Akimelek                                  160
mi. Vi, Ŝaulo, mortu”. Kiu krias?
li abundfluas je sango, kaj trinkas
mian sangon. Sed kiu nun min kaptas
per haroj? Samuelo, ĉu vi? Ĉu
li diris baldaŭ ni estos kun li?                                  165
Mi sola estos kun vi; sed gefiloj
miaj … kie mi estas? Ĉiuj ombroj
subite malaperis. Kion diris
mi kaj faras; mi kie estas? Kian
bruegon aŭdas mi? Min de batalo                             170
ŝajnas: tamen ne tagiĝas ankoraŭ:
jes, ĝi bruego estas de batalo.
Tuj armilojn de reĝo oni portu.
Mi volas morti, sed en batalkampo.
MIĤAL – Patro, kion vi faras? kvietiĝu …              175

ŜAULO – Kia filino? Mi volas armilojn.
Jen miaj filoj: lanco, kasko, ŝildo.

MIĤAL – Mi ne lasas vin, ha! Ne …

ŜAULO – Ĉu sonoras
pli laŭte trumpetoj? Al mi sufiĉas
nur mia glavo. Vi formoviĝu.                                 180
Tien mi kuras: tie loĝas morto,
ĝin mi serĉas.



KVARA SCENO

(Ŝaulo, Miĥal, Abner kun malmultaj fuĝantaj soldatoj)

ABNER – Ho reĝo malfeliĉa! …
kien vi kuras en ĉi terurnokto?

ŜAULO – Sed, kial la batalo …?
ABNER – Malamiko
nin abrupte atakis: tutvenkitaj                             185
ni estas ...

ŜAULO – Kaj vi vivas perfidulo?

ABNER – Ĉu mi? Mi vivu por savi vin. Eble
tuj Filistoj enrompos: la unuan
puŝon indas eviti: poste mi
savos vin, inter miaj militistoj                          190
ja ...

ŜAULO – Ĉu mi vivu, dum popolo falas?

MIĤAL – Nu! Vi venu! … Pliiĝas la bruego …

ŜAULO – Jonatan, … filoj miaj, … do ĉu fuĝas? …
Kaj forlasas min? …

ABNER – Ho ĉielo! … Viaj
filoj, … mizeraj … ne fuĝis! …                     195

ŜAULO – Mi scias:
ili ĉiuj nun falis …

MIĤAL – Ĉu la fratoj? …

ABNER – Ha! Vi ne havas filojn plu.

ŜAULO – Kaj kion
alian do al mi restas? … vi sola,
sed ne al mi, vi restas. Mi decidis
jam de longe: alvenis horo. Abner                200
nun gvidu en sekuran lokon mian
filinon.

MIĤAL – Ne: mi ne lasos vin patro:
ne svingu malamiko glavon kontraŭ
junulino.

ŜAULO – Filino, ho! … Silentu:
ne plorigu min. Ne ploras venkita                205
reĝo. Abner, ŝin savu, iru: ankaŭ
se ŝi falus en manojn malamikajn,
Vi diru ŝi edzino de Davido,
esti ne de Ŝaulo la filino;
ili ja savos ŝin.                                            210
ABNER – Mi tion ĵuras
nu ŝi estos savita sed samtempe
ankaŭ vi …

MIĤAL – Patro … ve! … ne, mi ne volu
vin lasi …

ŜAULO – Volu mi: kaj mi ankoraŭ
estas reĝo. Sed jen soldatoj: Abner
flugu! kuntrenu ŝin ankaŭ perforte.              215

MIĤAL – Patro! … por ĉiam?


KVINA SCENO



ŜAULO – Ho miaj gefiloj! …
Jen fine sola vi, reĝo; nun restas
do al vi nek amikojn nek servistojn.
Ĉu senkompata Dio satas Vi?
Sed, vi glavo min restas: nun vi venu          220
fida ministro al lasta laboro.
Jen jam kriegojn, flamajn torĉojn, mil
da spadojn de venkintoj insolentaj …
Jen malpiaj Filistoj, vi min trovos,
sed kiel reĝo, ĉi tie … mortinta.                225



FINO

Nessun commento:

Posta un commento